Ni du en la ĉambro. Mi kaj mia hundo. Ekstere, forta tempeto bojas, senbride, timegige. La hundo staras antaŭ mi __ kaj direktas, fikse, rigardojn sur miaj okuloj. Mi ankaŭ rigardas atente ĝiajn okulojn. Laŭŝajne la hundo volas diri al mi ion. Sed ĝi mutas, ne parolas, ne komprenas al si mem__sed ĝin mi komprenas. Mi komprenas ĉi-momente ke ĝi kaj mi vivigas similan senton kaj ankaŭ ni komprenas ke, inter ni, ne ekzistas eĉ minimuma diferenco. Mi komprenas ke ni du egalas unu la alian. En niaj animoj, ja ardas kaj brilas la sama eta kaj tremanta flamo.
La morto alvenos flugante kaj skuos ĝiaj fridaj kaj larĝaj flugiloj sur ni. Kaj jen la fino! Pos tio, kiu asertos ke sur ni ardis la flamon?
Ne! Ne estas besto kaj homo kiuj sin interrigardas, sed du identaj paroj da okuloj, koncentritaj unu la alian.
Kaj en ĉiuj paroj da okuloj, kaj besta kaj homa, videblas la saman teruritan vivon kiun povas ankaŭ sin alligi unu la alian.