La tago 32-a estas la NACIA TAGO POR DIRI VEROJN…
En mia lando, Brazilo, oni havas plurajn naciajn festojn; ŝtata, urba, regiona, ktp .. ktp .. kaj krom tiuj kvankam ne estas necese feriatagoj sed je la kalendaroj ili estas markitaj kiel specialaj tagoj … ekzemple: Tago de Patrinoj , Internacia Virina Tago, Tago de “brazilaj” Indiĝenoj, Tago de Patroj , Serĉotago, Tago de Infanoj, Tago de Geavoj … ktp … ktp …kaj tiel plu!
Sed mi amus ke ankaux oni okazigu la tagon, en mia opinio, tre speciala tago… la Nacia Tago de Vero! Kiam ni dirus la kompletan, la plenan veron pri ni mem, pri niaj amikaro, familiaro, kolegaro, estroj kaj sur niaj politikistoj … sur ci tiuj, speciale!
Mi eĉ povos imagi jenajn frazojn koncernante al dato:
- ” Mi amare bedaŭras por esti voĉdonita por vi en la lasta balotado…vi…vi stelisto!, kanajlego!! “
- “S-ro Estro, vi estas nekompetenta funkciulo! Vi nur laboras pro via monata salajro!”
- ” Patro…mi amas vin…sed vi estas mensogemulo!”
- ” Kara mia…vi pravas, mi ofte perfidas vin kun via plej bona amikino, ĉar mi neniam amis vin!”
- “Mi hodiaŭ deklaras al vi ke: mi estas malmodera, subaĉetebla politikisto, fripono…Mi nur volas…monon, monon, monon el vi, el ŝtato…kaj ke nia nacio fikiĝu!!”
- “Francisko-Brazilo, via gramatiko de Esperanto estas vera bedaŭro!”
- “Mi scias tion…sed mi ĵuras ke mi strebas por plibonigi ĝin!”
VIVU VERA VERO!
\0/F.B.\0/
