Tagoj…nur tagoj.

Ĉar ankoraŭ estas nokto de Vendredo, la ideo ke alproksimiĝas alia malplena, tediema Sabato ekdeprimigas min.  SABATO! Sabato! S-a-b-a-t-o! Ĉu ne povus esti DIMANĈO! Dimanĉo! D-i-m-a-n-ĉ-o !? Sed ne la dimanĉa mateno, sed la nokto de dimanĉo por ke tre baldaŭe mateniĝus la nova Lundo kaj kiel tempo pasas tre rapide, mi povus ekpensi pri la venonta nokto de Vendredo kiam ĉio rekomenciĝus tiel…SABATO! Sabato! S-a-b-a-t-o! …


\0/f.b.\0/

Mi sekvis instrukciojn… Eu segui as instruções ao pé da letra!

Ĉu vi konas  la faman Kubo de Rubik aŭ kiel ĝi estas nomata en Brazilo “O Cubo Mágico”….Ĝi ekzistas de antaŭ 3o jaroj, se mi ne eraras…kaj elpensita de la hungara Rubik Ernö.  Do, mi havis grandan deziron por solvi la problemon de mia kubo. Mi ĉiam pensis ke ĝi estis simpla “ludilo” por infanoj….Sed mi eraris! Ĝi ne estis facila …(por iu ordinara  stulta plenkreskulo, kiel mi estas !!!)…ordigi kaj malordigi la kolorojn de la kubetoj kiuj igas la “granda kubo” veran magian kubon!  Sed;ĉifoje mi ne rezignis;  mi persistadis….kaj…  kaj mi sekvis “laŭvorte” la instrukciojn… Vidu !
                                                 

                                                                             

                                                                 

\0/f.b.\0/

SE NIGRA. BLANKA AŬ DUONBLANKA HAŬTO…

Tio vere ne gravas…Kio gravas estas tio, Li ekzistis kaj post sia morto Jesuo, la Kristo… estas universala!

..La 25-a de decembro estas bona tago por viziti korton de Umbanda…la afriko-brazila religio…kaj kune kun ili celebri Kristnaskon…ĉar mi kredas ke Jesuo, la kristo estas universala!

Brazilo pluretna Lando

\0/franciko-brazilo\0/

E por que não? Kaj kial não?

 Iu demandis al mi, kial mi nur aŭdigas arabajn kanzonojn, kial ne izraelaj kanzonoj…? ĉar mi neniam pripensis tion, ne konsideris tion io necesa…Nenio kontraŭ Izraelo, neniam…eĉ se ĝi estas troege “eŭropa lando” en Azio…sed kiel senkulpigi min pro mia prefero rilate al arabaj kanzonoj?…eble la fama izraela ensemblo de Asaf Avidan respondos la demandon…ĉu ne?! Eĉ se mi preferas arabajn kanzonojn….

Asaf  Avidan” kaj la “Mojoj” ! kaj la kanzono…tre milda mi povas diri…WEAK !!!(malforte!)
============================================>
Já me perguntaram por que eu só faço ouvir canções árabes e jamais canções israelenses…porque, respondendo, eu nunca tinha pensado nisso antes…não considerei de importância alguma ter ou não músicas israelenses ou árabes aqui como postagem…se bem que em relação às músicas eu tenho por preferência as árabes e em árabe…nada contra às de Israel.  Uma questão de gosto…

http://www.4shared.com/embed/997109303/8fb54022

\0/F.B.\0/

Literoj sur papero kaj forta vento…

...aŭ, ĉu mia menso ekperdas kapablon por ordigi literojn ?
“…birdo, knabino, pilko kaj kato,
kato, pilko, knabino kaj birdo,
birkna, pilbino, knato kaj tobino,
knako, birto, pilno kaj kado,
birtoknako kaj Pilnoirdo…
Birtoknako kaj Pilnoirdo, 
jen la nomo de mia hodiaŭa rakonto!”

Iamfoje iomete apud kruciĝo, inter la unua horizantala linio kaj la dua vertikala linio de iu normala kajero, renkontiĝis Birtoknako kaj Pilnoirdo. La unua persono de mia hodiaŭa rakonto,Birtoknako havis: plumigitan korpon, pajlajn flugiletojn, mallongan voston kaj  longajn superajn dentojn el vitro. La dua persono, Pilnoirdo siavice havis:  molan spongan korpon (tiamaniere ĝi kapablis malpligrandi sian volumon je la unua mantuŝo !). Ĝia voĉo sonoris samkiel kriego pro la longa kaj beko en gramofona formato. Por plifacile sin movadi, Pilnoirdo havis tri piedegojn de flekseblaj risortoj el acero…

Nu! kiel mi ĵus skribris…”iomete apud vojokruciĝo, renkontiĝis Birtoknako kaj Pilnoirdo. La unua persono de mia hodiaŭa rakonto, malfermis siajn flugiletojn kaj la dua ekmoviĝis silente. Inter ili nur blovis malvarmetan kaj mildan venteton. Tuj…sonoris kriegan voĉon,—“Halo! Jen la somero! ” Estis Pilnoirdo laŭŝajne salutante al Birtoknako kiu preskaŭ senmove kaj trankvile respondis “Ja! Somero, sed ankaŭ Vintro!…”, balbutis Birtoknako tintante siajn dentojn el vitro kaj daŭrigante sia respondo, “…Kaj, kunekun la Somero alvenos la leonoj kaj tiel ili alvenos dume la tuta Aŭtuno, matene kaj dume la tuta Vintro, vespere. Al ni la leonoj ne donos tranvilecon!”
—“Vi ne pravas! kontestis lin Pilnoirdo “…Vintre kaj Aŭtune nur la grandaj pavoj atakas nin!”
—“Ne!ne!”, ekkoleriĝas Birtoknako …”Kiu ŝanĝigis la universalan ordon? Kiu?! Neniam je nia tuta historio atakis nin la grandaj pavoj! Vi mesongas kaj agas samkiel kutime agadas via gento…Vi trompas min! Mi diras ke ni havos leonojn nur la leonoj ne la grandaj pavoj, tiuj-ĉi nur atakas nin dume la senfloraj Printempoj!”.

Dume Birtoknako kaj Pilnoirdo diskutis inter si la problemo pri kiu malordigis universalan ordon, forta tempesto alproksimiĝis, kunekun ĝi, fortaj ventoj kaj unu aŭ aliaj gutetoj el varma pluvo. Zum! Zum!Zum! Zumis la ventego kaj tuj turniĝante ĉirkaŭ si mem, samkiel turboj tiaj ludiloj por infanoj,Birtoknako kaj Pilnoirdo, sen solvi la problemon, ekmalperis kaj denove fariĝis…
…kado kaj pilno, birto, knako,
tobino kaj knato, pilbino, birkna,
birdo kaj knabino, pilko, kato,
kato kaj pilko, knabino, birdo…”
Kaj tiamaniere rekomenciĝas mia hodiaŭa rakonto:

Iamfoje iomete apud kruciĝo, inter la unua horizantala linio kaj la dua vertikala linio de iu normala kajero, renkontiĝis Birtoknako kaj Pilnoirdo!”

\0/f.b\0/

Halloween! Granda merdo!

HALLOWEEN  KIAM KOMERCO GAJNAS MONON KAJ POPOLO PERDAS SIAN PROPRAN KULTURON!

La amaskomunikiloj plivastigas ĉi-usonan popolkutimon, (eĉ se ĝi havas celtan devenon.).. . Al mi persone ankaŭ ne plaĉas tian feston !

En Brazilo, kie oni havas riĉan popolkutimon, heredaĵoj de niaj indiĝenaj gentoj intermiksitaj kun la afrikaj kaj eŭropaj kutimoj, La” festo de la ŝorcistinoj ” (anstataŭ la festo de ĉiuj sanktuloj)..gajnas forton dank’al usona kutimo kaj niaj popolaj legendoj ekperdas “terenon” (se vi komprenas mian esprimon!)… ! 
Domaĝe! Domaĝe! Domaĝe!

Miajn sincerajn respektojn al niaj naciaj kaj amataj……………
.Saci Pererê. Iara…Mãe-d‘águaCurupira 
 Mboitata.




Boto-cor-rosa. ~

Boto-cor-rosa…havas interesan legendon.,kaj mia dua amata persono rilate al nia nacia folklore…iomete komika..Ĉe la Amazona baseno la kulturo de la indiĝena popolo estas riĉa… kaj la fama Boto-cor-de-rosa estas la “Patro” de multaj kaj multaj amazonaj infanoj! Kutimo estis ke la gravedaj fraŭlinoj, aŭ adoleskantinoj diris al ĉiuj ke la patro estis “la boto-cor-de-rosa”… neniam la amato mem!..,,

“Filinoooo ĉu vi gravedas? Kiu gravedigis vin?Ĉu vi amato, ĉu ne? Diru al vi paĉjo…kiu?kiu?
-La respondo:
“La boto-cor-de rosa…li gravedigis min…ĝi fariĝis viro…eĉ bela viro..kaj trompis minnnn….buaaa! buaaa! “
Verŝajne…Tiam…la fiŝoj ne uzis kondomojn por amori la fraŭlinojn…nek la fraŭlinoj pilolojn konis..!!!


   Mula-sem-cabeça.



                                                               

   \o/f.b.\0/

TAGO DE INFANOJ LA 12-A DE OKTOBRO EN BRAZILO

SALVE! SALVE! CRIANÇADA!

ĈAR HODIAŬ, LA 12-A OKTOBRO ESTAS LA TAGO DE INFANOJ EN BRAZILO…MI DEZIRAS AL ĈIUJ VI PLENKRESKA BUBARO…ĜOJAN TAGON!…
TRE BEDAŬRINDE, ONI, LA HOMARO, ANKORAŬ AGADAS KIEL INFANOJ KONTRAŬ ONIA PLANEDO KAJ NATURO… ONI ANKORAŬ NE RIGARDAS AL ONIA GRANDA HEJMO KE ESTAS PLANEDO TERO KIEL IO SERIOZA…SED KIEL GRANDA LUDILO! DOMAĜE !
KAJ MI DEMANDAS AL MI MEM….KIAM ONI, LA HOMARO IĜOS KAJ PLENAĜULOJ KAJ PLIMATURAJ ESTULOJ POR KE NI PRENOS SUR NI MEM LA RESPONDECAN AGON DE PROTEKTI KAJ EFEKTIVE AMI ONIAN PLANEDON, ONIAN GRANDAN HEJMON !?
SAVU LA TUTMONDA INFANARO HODIAŬ KAJ PROTEKTU ONI POR ĈIAM!

\0/F.B.\0/

Ĉar nur unio kaj bondeziro povas fortikigi popolon

Interesa artikolo pri la Korea Hangul-alfabeto.
 


Vizitinte, “mian” urbon Sanpaŭlon antaŭ kelkaj tagoj, pro laborkunveno, mi profitis (dume la  libera tempo) por reviziti la konatan kaj komercan kvartalon,  nome “da Liberdade” aŭ ” Orienta Kvartalo, inter diversaj ĉinaj kaj japanaj komercejoj, restoracioj kaj butikoj de orientaj ekzotikaĵoj…mi trovis specialajn bazarojn por la koreaj loĝantoj en Brazilo aŭ por la turistoj kiuj serĉas la koreajn varojn. Mi atente rigardis la koreajn mienojn de la ĉiam agrablaj kaj ĝentilaj gevendistoj…kaj mi “silente” diris al mi mem…”Kiaj belaj homoj! Nur politike ili ne egalas unu la alian…ĉar tie-ĉi,  ne ekzitas la norda aŭ suda koreaj nacioj…nur unu popolo…la korea gento, la korea nacio”.
De Koreujo…mi ŝatas specialan nacian kanton…ĝi nomiĝas ARIRANG, kaj tie-ĉi mi konatigas al vi ĉi-popolkanton… Ĝi havas aliajn interpretadojn…sed ĉi-tiu estas mirinda!

Kiu scias kiam iu korea esperantisto havus sufiĉan liberan tempon, tradukus por ni ĝin!
\0/f.b.\0/

KRITIKOJ KAJ SUGESTOJ

Kiam iu kritiki vian laboron. Petu al la kritikanto sugeston por vi plibonigi vian taskon.  Sed ne ĉagreniĝu pro la ricevita kritiko 

kaj ne forgesu ke:

ARKEO estis konstruita de amatoroj kaj TITANIC de inĝenieroj
Quando alguém te criticar pelo resultado de alguma tarefa que você realizou, não se aborreça. Peça para quem fez a criticar que te dê sugestões para que o teu próximo trabalho seja melhor. 
E não te esqueça que:
A ARCA DE NOÉ foi construida por amadores e o TITANIC por engenheiros.

\0/F.B.\0/

Ĉar ĝi ekzistas…gloron al ĝi! Porque ele existe!

…Ĉio sur la papero komenciĝas per ĝi.
La grandaj verkoj sen ĝi ne ekzistus
La grandaj muzikkomponaĵoj
eĉ la simplaj porinfanaj muziketoj,
sen ĝi ne ekzistus.
Ĉio sur la ekranoj komenciĝas per ĝi
La famaj pentraĵoj kaj eĉ simplaj bildetoj
sen ĝi ne ekzistus.
Eĉ sur lignaĵo, la belaj kaj
eksterordinaraj ksilografiaĵoj
komenciĝis per ĝi!
Ĝi estas simpla, kaŝita, neniam volas
diri al mondo…
“se tio ekzistas estas
ĉar mi ekzistas!…”
Sed kiu estas ĝi?
Ĝi estas la minuskla sed
senfine grava,
la ĉiopovanta
kaj
respektinda…
…Punkteto!
.



Gloron al Punkteto!

Tudo sobre o papel se começa por ele
As grandes obras literárias sem ele, não existiriam.
As grandes composições musicais, e
as cantigas pras crianças,
sem ele não existiriam.
Tudo sobre as telas se começa por ele
As famosas pinturas e até os mais
simples desenhinhos
sem ele não existiriam.
Até sobre um pedaço de madeira
as belas e extraordinárias xilogravuras
começaram-se por ele.
Ele é simples, reservado, nunca quer
dizer pro mundo…
“se isto existe é porque eu existo!”
Mas afinal, quem é ele?
Ele é pequenino mas
infinitamente importante,
e respeitado…
o Pontinho!
.




Glória ao Pontinho!

\0/F.B.\0/