Ponderação // Pripenso

Só os ignorantes procuram imitar o comportamento dos outros. Os  inteligentes não perdem seu tempo com isto, desenvolvem suas habilidades pessoais. Eles já sabem que não existem duas folhas iguais numa floresta de cem mil árvores. Eles já sabem que não existem duas viagens iguais no mesmo caminho. (Sufi Hafik)

Nur  malkleruloj  provas imiti la konduton de aliaj homoj. Inteligentaj homoj ne perdas siajn tempojn kun ĉi-malvirto, ili disvolvas siajn personajn kapablecojn. Ili scias, ke ne ekzistas du egalaj folioj   en  arbaro de cent mil arboj.  Ili scias, ke ne ekzistas  du egalaj vojaĝoj en  la sama vojo.(Sufi Hafik)
                                                              \0/francisko-brazilo\0/




Meu estiloso local de trabalho//Mia moderna labortablo

Quando me indicaram meu local de trabalho, eu jamais poderia crer que seria tão moderno e com equipamentos tão atualizados como eles os são! Eu penso que de agora em diante não precisarão inventar mais nada para o bom funcionamento de um escritório, não é mesmo!?

Kiam mia estro al mi montris mian novan labortablon, mi neniam povus kredi, ke estus tiel moderna kaj ĝisdatigita  kiel  ĝi estas! Mi kredas, ke ekde nun iu ne kapablos por  elpensi ion alian por la glata funkciado de oficejo, ĉu ne!? Ĉu io nova povos ankoraŭ esti elpensata? Kio? Vidu…mi havas telefonon, skribmaŝinon kaj plumon kun inkujo…
\0/f.b.\0/

dois docinhos brasileiros que eu adoroooooooooo!

Du brazilaj dolĉaĵoj tre ŝatataj de mi! Ili estas tre popularaj en mia regiono, sed ne scias se okazas samon en resto de mia Lando…Ĉefe ili konsistas el arakido…sed en la kuirejo de entrepreno kie mi laboras oni donas al ili personajn stilojn !!! Vidu miajn fotojn:

  • ARAKIDA DOLĈAĴO: (nacie konata kiel “Pé-de-Moleque”= povus esti tradukite kiel ” piedo de knabaĉo”… ha!ha!ha!) malmola arakida dolĉaĵo kun mielo, sukero, multfoje gutetoj el citrono ankaŭ aŭ cinamo…Nia stilo ricevis el sukerkana-brando(kaŝaso) aromon!

ARAKIDA DOLĈAĴO: konata en mia regiono kiel “PÉ-de-Môça”povus esti tradukite kiel “piedo de fraŭlino” (hummmmm!), mola arakida dolĉaĵo miksita kun lakta dolĉaĵo, ĉokolado kaj mielo…Nia stilo ricevis el ĉokolada-likvoro aromon!
\0/f.b.\0/

Ne! ne! kaj…ne! Não" Não! e…Não!

Fakte…
…kelkaj el miaj ideoj kiam metitaj en la praktiko, multfoje rezultigas verajn fiaskojn…(ekzemple estas la mallonga “vojeto” kiu mi faris en la korto de nia kampara domo… kiam pluvas ĝi iĝas glitiga vojeto…Senprokraste mi devos idealigi ion por korekti tion),por ne diri, verajn MERDOJN!
Post tio…Mi eĉ ekkredas ke mia nomo ne devus esti Francisko, sed Fiasko,
(almenaŭ mi havus kelkajn samajn literojn je mia nomo!)
Bonvolu vidi la foton:

Sed, frumatene, unu el miaj dogoj ne bezonis diri tion al mi, ĉu ne?! Bv.vidi la foton:


aj!aj!aj!\0/francisko-brazilo\0/

Sen glutemeco…Agrablan Paskon!


 “Manĝu la bonaĵojn kiujn  Ni donis al vi tamen ne ekscesu por ke Mia kolero ne venu sur vin; fakte tiu kiun trafas Mia kolero tiu falos!”

( citaĵo de Sankta Korano la ĉap.Surao-20 – vers.82 )

Kiel vi scias unu el la sep grandaj pekoj (laŭ kristana leĝo) estas Glutemeco. Pasko en Brazilo, mia Lando, estas la dua plej granda religia festo je nia kristana kalendaro…(la unua estas sendube Kristanasko). Sed, laŭ mia eĉ neklera opinio ambaŭ estas veraj komercaj datoj. Kiam la diritaj “religiemaj homoj” donacas, aĉetas kaj manĝas tunojn de ĵus menciita nutraĵo de la sezonoj…ĉi-kaze Ĉokolado por celebri Paskon. 
Mia Lando,(laŭ fidinda komerca statistiko) pasintjare produktis pli ol 500’000 tunojn da ĉokolado, kaj granda parto por la enlanda konsumado. Brazilanoj estas la tutmonda kvara konsumantoj kaj aĉetantoj  de tia nutraĵo. Por la Paska festo oni preferas la konatajn Paskovojn. Tamen spertuloj garantias ke nur 75g da ĉokolado  satigas nian ĉiutagan bezonon; oni vidas ĉe la grandaj bazaroj kaj butikoj homoj aĉetante dekojn,  pakaĵojn, kilojn de tiuj bongustemaj dolĉaĵoj .   Do…
Agrablan Paskon, sed…sen glutemeco!*** Uma boa Páscoa, mas sem gula!

\0/f.b.\0/