Adiaŭ al malnova tradicio /// Adeus à uma velha tradição

Dimanĉo, je 08:25 p.m. La 30 de Decembro, 2012-j

Mi kredas ke oni,  senkonscie,  donas la ŝancon por tute finiĝi malnova tradicio de urbo SanPaŭlo, 
Mi parolas pri la Kuro de Sankta Silvestre, kiu en la urbo São Paulo okazas de la jaro 1925, antaŭ okdek ok jaroj. Kutime oni diris adiaŭon al la malnova jaro kun la foriro de la partoprenantoj kaj oni bonvenigis la novan jaron kun la alveno de atletoj gajnantoj, jam en la unuaj minutoj de 1-a de januaro … Ĝi estis la tradicio, mi diras ke ĜI ESTIS LA TRADICIO, ĉar por ekskluzivismo de televido (Mi kredas ke eble tio okazas !) La fama kuro ( ===> kiu ĉiam inkludis la partoprenon de sportistoj el la tuta mondo kiel la fama Emil Zatopek kiu estis la venkinto en 1953-j, kaj kies  gajnantoj  de lastaj jaroj estis  afrikaj  atletoj <=== ) komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj vespere de la tago 31-a de Decembro  kaj ĉi jare  por la unua fojo … komenciĝos en la mateno de la tago 31.
Mi kredas ke tio markas la finon de tradicio … kaj estas la unua paŝo al la estingo de la fama kuro  en San Paulo, kaj kiu scias se ĝi ne estos ŝanĝata al alia brazila urbo, nur per trudo de la televido…
  Ĉu ŝanĝoj estas ĉiam necesaj kaj devigaj…? Mi dubas pri tio..
(foto da rede/ bildo interreto)
Eu acredito que nós, inconscientemente, estamos dando a oportunidade de terminar completamente com a antiga tradição  da cidade São Paulo.
Eu estou falando sobre a Corrida de São Silvestre, que na cidade de São Paulo acontece à  partir do ano de 1925, já há praticamente 88 anos. Normalmente dizíamos  adeus ao ano velho com a saída dos participantes e saudávamos  o ano novo  com a chegada de atletas vencedores, já nos primeiros minutos de 1 º de Janeiro … Essa corrida  tem sido a tradição, eu poderia dizer até que era a tradição, porque por uma demanda das redes de televisão (e eu acho que só pode ser por isso!) a  famosa corrida (===> que sempre contou com a participação de atletas de todo o mundo, como o famoso Emil Zatopek que foi o vencedor em 1953, e cujos vencedores dos últimos anos têm sido os atletas africanos<===) começou há alguns anos, na noite do dia 31 de de Dezembro e este ano, pela primeira vez … terá largada na manhã do dia 31.
Eu acredito que essa mudança marca o fim de uma tradição … e é o primeiro passo para a extinção da  nossa famosa corrida em São Paulo, e quem sabe se não será mudado para outra cidade brasileira, apenas por imposição da televisão …
Será que as  mudanças são (ou devem ser) sempre necessárias e obrigatórias …? Eu duvido disso…
\0/f.b.\0/



Mia kvartalo / O meu quarteirão

O meu quarteirão…
  Pouco a pouco o meu quarteirão em São Paulo, se transforma ganhando um novo aspecto. Os velhos casarões e os sobradinhos dos portugueses, lituanos e italianos já eram… O quarteirão começou a ganhar os modernos arranha-céus, cujos apartamentos para serem comprados, precisam ser vendidos ´pelo menos umas cinco das casinhas já demolidas… chutando isso por baixo! A casa onde nasci e o jardim da infância já foram pro beleléu, algum tempo atrás. Tanto eles como as casas da vizinhança foram demolidas e em seu lugar estão os espigões! Foram bons momentos passados lá mas não me traz saudades e nem vou reclamar por causa disso, porque no momento estou vivendo e trabalhando numa região no sul do nosso Estado SP…que tem uma bela natureza e ainda se respira um ar bem mais saudável ! Mas não pensem que eu direi que se trata de um paraíso! 



Mia kvartalo…
 Iom post iom mia kvartalo, en urbo SPaŭlo, perdas sian malnovan aspekton. La malnovaj domoj kaj duetaĝaj dometoj de la portugalaj, litovaj kaj italaj loĝantoj jam ne ekzistas plu…La kvartalo ekgajni novajn, plialtajn kaj modernajn (kaj…altkosteblajn !) konstruaĵojn. La domo kie mi naskiĝis kaj la infangardejo kie mi ricevis miajn unuajn AEIOU, (antaŭ multaj kaj multaj lunoj !) jam ne ekzistas ankaŭ plu…Ĝi kaj la najbaraj domoj estis malkonstruitaj kaj sur la terenoj oni konstruis tiujn videblajn altajn ĉielskrapulojn. Por akeri apartamenton tie…nek vendante kvin el tiuj malnovaj domoj…vi pagus ĝin! Bah! Bonajn momentojn mi pasigis tie…sed mi ne bedaŭras nek sopiras pri tio! Mi laboras nun en regiono plenplena da bona kaj bela naturo, 350 km for el mia kvartalo! Ĉu mia, aŭ eks-mia?

                                    \0/f.b.\0/



           







Mi biciklis / Eu pedalei.

Kiel mi laboras 43km for de brazila ŝtato Paranao, mi decidis ke hieraŭ, dimanĉo,  mi biciklus el mia laborejo ĝis farmo kiu troviĝas en tiu mia najbara ŝtato:
                               1-  Mi frue ellitiĝis kaj komencis mian vojaĝon…

2- Mi prenis mian malnovan (sed ankoraŭ bona biciklo)!
3- Kaj mi elektis malĉefajn vojetojn…
4-…sen pavimoj.
5- La kampara pejzaĝo, la trankvileco kaj pura aero ĉiam ĝojigis min!
6-Vidu (…iomete post la valo) helan kampon kaj post monteton…Tie “komencas”ŝtatan landlimon inter mia ŝtato kaj Paranao.

7- Oops! Kioo? Ĉi-tie”Sans-Souci”?!

8- interesa planto en “Sans-Souci”!

9- Hoo! kia bela birdeto sur voje!

10- ho ve! Ĉi-tio devas esti la interŝtataj landlimo !!! longa vico …de formikoj!
11- Ĉi-farmo havas pinarbaron por produkti rezinon.

 12- Vidu…la rezino estas rekoltita en sakojn.

13- Post viziti kelkajn farmetojn, jen la momento por reveni hejmen…ĉar looooonga estos la vojo!
Kaj jen…mia ĵus pasinta dimanĉo!
\0/f.b.\0/

Hieraŭ. Hodiaŭ. Morgaŭ.


Hieraŭ 
            mi pensis ke  estus tre facila
forlasi vin tutsola;
 ĉar
               Hodiaŭ 
mi ne rezistus al la ideo ke 
             Morgaŭ 
vi ankaŭ povus forlasi min.
Hieraŭ,
ne!
Hodiaŭ,
 ankaŭ ne!
Morgaŭ,
ĉu vi forflugus de 
mia menso?

            

              
                                                                       \0/f.b\0/