Quatro anos de sua morte; quatro anos que o Brasil ficou mais triste!
Dolores Gonçalves Costa, pli konata kiel Dercy Gonçalves (Skta Maria Magdalena, la 23-a/Junio/ 1907-j – la 19 de Julio 2008-j) estis aktorino, komediisto kaj kantisto en Brazilo, venantan de la teatro revuo, konata pro sia partopreno en brazila kino en la jaroj 1950 kaj 1960. Ĝi estis agnoskita de la Libro “Guinness” kiel la aktorino kun pli longa kariero en monda historio (86 jaroj) festis sian “senrespektajn” intervjuojn, humuron kaj konstanta uzo de fivortoj * (!). Ŝi estis unu el la plej grandaj eksponentoj kaj pioniro de la teatro improvizaĵo en Brazilo. Ŝi mortis kun 101 jaraĝoj , la 19-an Julio 2008-j.
(laŭ mia traduko de la Teksto el Vikipedio)
* Fivortoj, kiel diras la teksto de Wikipedia? = Kio estis la fivortoj antaŭ kelkaj jardekoj, kiam la milita cenzuro “pritondis” ĉiuspecajn tekstojn por la teatraĵoj, tv,radio kaj tiel plu… kun la escepto de la tekstoj, kiuj estis de ĝia intereso; kaj kelkajn pliajn jarojn antaŭ tio? Vorto kiel “merdo!” “putino”, ktp … nuntempe estas vortoj parolataj de infanoj… sen modereco, sen honto … ĝuste infanoj prononcas ilin normale! Je la tempo de Dercy Gonçalves, kiel ŝi diris, estante artisto kaj virino estis kiel esti prostituitino.
Kiel multaj el tiuj homoj kiuj kritikis kaj estis kritikitaj eĉ malaprobitaj de ĉeesti la spektaklojn de Dercy Gonçalves (kaj de aliaj artistoj kiel ŝi) hodiaŭ, sendube, prenas iliajn genepojn aŭ por spekti aŭ partopreni la tediemajn kaj senhumorajn spektaklojn de gestriptizistoj aŭ kiom de ili eĉ pagas por havi tiajn spektaklojn ĉe noktaj kluboj por amuzigi festojn de naskiĝtagoj, ktp…? Tempoj ŝanĝas kaj VIVU ETERNE DERCY GONÇALVES!, ĉar neniu anstataŭas ŝin. (traduko de mia teksto)