Falado no português do século XVI tem legendas no idioma atual. Interessante! Assista!
Ĵaŭdo je 10h30 p.m., la 29-an de Novembro 2012-j.
Hodiaŭ mi indikos interesan brazilan filmon kies titolo estas: DESMUNDO, kiu baziĝas sur la libro, samnome, verkita de Ana Miranda kaj rakontas ion pri la komenco de brazila historio, ĉirkaŭ la jaroj 1570-aj, kiam Portugalujo intensigas sian koloniigadon en Brazilo kaj pro tio portugaloj iĝas pli “premegantaj”, malamikaj kaj sovaĝaj ol la tiamaj originalaj loĝantoj de la kolonio; la indiĝenoj mem. Je la filmo, al nova mondo, Brazilo, portugalaj orfinoj estis senditaj por ke ili edziniĝus kun la koloniistoj, kiuj delonge nur havis fizikajn kontaktojn kun indiĝenulinoj.La junaj orfinoj ne valoris pli ol muloj kaj neniam povis praktiki sian propran volon. Ili estis venditaj en lokaj aŭkcioj. Unun el tiuj orfinoj, la religieman Oribela gajnis koloniisto nome Francisko Albuquerque. Post tio, oni konos kion okazis al Oribela, al Francisko kaj jen…