*PATRINO:
“Frumatene longan vicon mi atendis nur por aĉeti ovojn kaj pecon da pano,
sed vane…mi forgesis la kuponon!”
*PATRO:
“Havas kulpon nia diktatoro!”
*PAPAGO:
“Morto! Morto al nia diktatoro!”
*FILO:
“Pro la bona kalkulado, ĉi-matene, medalon mi gajnis, sed pro la ekonomia krizo ĝin hejmen mi ne povos alporti, ĉar la lernejo ne havas sufiĉan monon por la medalon aĉeti!”
*PATRO:
“Havas kulpon nia diktatoro!”
*PAPAGO:
“Morto! Morto al nia diktatoro!”
*FILINO:
“Novan ŝuoparon mi beoznas, ĉar mia malnova truon havas. Sed pacience mi atendos ĝin, ĉar i scias ke paĉjo ne avaras nur laboron nun li ne havas…
Kulpata estas nia registaro!”
PAPAGO:
“Morto! Morto al nia diktatoro!”
PATRO:
“Mizera vivo! Sen nutraĵo, sen mono, sen laboro, nur restas al ni nian papagon manĝi!
“Havas kulpon nia diktatoro!”
*PATRINO KAJ GEFILOJ UNISONE:
“Ne! ne! ne! Sufiĉas pri doloro kaj plendo. Vivu longe kriante kaj protestante nia kara papago; ĉar ne estas ĝia sed de nia diktatoro la kulpo!”
*PAPAGO (ĉi-foje kriante pli laŭte):
“VIVU! VIVU! VIVU NIA DIKTATOROOOOO !”
\0/f.b.\0/
