Mia granda arbo.

Mi havas grandan jambolanan arbon(la mia apartenas  al specio  Syzygiumcumini) ĉe la korto  de kampara domo de fratino. Ĉi-jare, mi ne scias se pro la fortaj someraj tagoj, la arbo, kiu havas la altecon de  pli ol 7 metroj, multe fruktis. 

Se vi ne konas la fruktetojn de jambolana arbo; ili similiĝas al grandaj  purpuraj  olivoj.  La fruktetoj ankaŭ havas aliajn karakteristikojn…ili estas bongustaj sed putriĝas tre rapide; ili havas la “malbonan kutimon” de makuli purpure ĉion de ili tuŝate…niaj vestaĵoj, niaj manoj!
Mia Konsileto:- Neniam ekdormu aŭ sidiĝu por legi ion sub la ombro de jambolana arbo!




\0/f.b.\0/